[paĝo prilaborata]
Mi preparadis min por ĉi tiu vojaĝo ekde longa tempo kaj kolektadis fondusojn, kiuj ebligis al mi veturi surtere trans duono de la mondo, de Eŭropo ĝis Aŭstralio. Nun mi alfrontas decidan momenton: miaj rimedoj elĉerpiĝas kaj por transiri la restantan duonon, mi devas ripari mian vojaĝbuĝeton — alikaze mi devos ĉesigi la projekton.
Se vi konas min aŭ sekvas mian vojaĝon, vi scias, ke mi ne bezonas multe por pluiri, ĉar mi kapablas vojaĝi tre malmultekoste. Ajna, eĉ plej malgranda donacita sumo estus por mi treege aprezita: ĉiu 1 € estas porcio de varma manĝo (eĉ se mi varmigos ĝin per bruligilo en mia tendo).
La projekto ‘Esperantulo’ postulas plenan atenton, multan tempon kaj energion. Mi estas motivita fari ĉion eblan por pluvojaĝi kaj daŭrigi. Se vi ŝatas kion mi faras, vi povas helpi min plenumi ties celojn:
• Ĉirkaŭiri la mondon petveture: daŭrigi neantaŭvideblan sinsekvon de hazardaj homoj kaj lokoj. Esplori la tutmondan Esperanto-komunumon, aliajn alternativajn/ subgrundajn komunumojn kaj vivstilojn.
Dokumenti tion, verki kaj estontece publikigi la rezultojn.
• Daŭrigi rakontadon en mia Telegram-kanalo, en kiu aperas fotografioj kaj tekstoj preparataj survoje — ĉiam aŭtente kaj sincere, kun fokuso sur aliaj homoj.
• Plu krei ‘Mozaikon’ — ciklon de artikoloj, en kiu mi kolektas la respondojn al kvar demandoj de homoj renkontitaj survoje (ĝi aperas ĉiun duan monaton en la revuo Kontakto).
Sube troviĝas formularo por subteni min.
Al ĉiu donacinto mi antaŭdankas kaj kontaktos por danki persone!
Poŝtkartoj
Kontraŭ donaco de minimume 10 €, vi povas ricevi poŝtkarton. Ĝi inkludos karteton/leteron kun persona mesaĝo kaj bonkvalite printitan fotografion — ĉiu estos unika kaj manfarita, sendita en koverto (se restos spaco, mi enmetos ankaŭ ian surprizon!), sendita el lando en kiu mi nuntempe estas. Vi povos doni al mi sugestojn por preparado aŭ peti sendi ĝin kiel donaco al iu alia.
Kiel tio funkcias?
- Vi plenumas la suban formularon kun via adreso kaj necesaj informoj – ebleco ricevi poŝtkarton aperas ekde minimume 10 EUR.
- Vi fintraktas la pagon en ekstera paĝo per bankokarto, Revolut aŭ Apple Pay.
- Mi sendas al vi unuan konfirmon pri la ricevita pago, kaj la duan kiam la sendaĵo ekiros al vi.
- Atendu pacience la alvenon – depende de kiom for mi estas, ĝi povas postuli eĉ ekelkajn semajnojn.
! La kvanto de poŝtkartoj estas limigita. Se la suba formularo permesas mendi la poŝtkarton, mi certe preparos kaj sendos ĝin al vi. Se poŝtkartoj ne alireblas – observu mian telegramkanalon por scii kiam aperos la nova serio!