Saluton, homarano!

Mi nomiĝas Ulo kaj mi ĝojas renkonti vin sur mia vojo.

Mi vivas en vojaĝo, kiu ne havas specifan celon sur la mapo.
Se vi volas, en tiu ĉi paĝo vi povas lerni pli pri la vojaĝo kaj pri mi mem, sed ankaŭ – se vi permesus – mi ŝatus pli bone ekkoni vin kaj starigi al vi kelkajn demandojn.
Bezonatas ne pli ol kelkaj minutoj por trarigardi ĉi tiun retejon.

Tiu ĉi retpaĝo estas kreita en Esperanto kaj estas aŭtomate tradukata al lingvo detektita en via aparato, do ĝi povas enhavi neklaraĵojn kaj erarojn. Por ŝanĝi lingvon aŭ vidi originalan version en Esperanto, elektu preferatan lingvon el la listo per la butono en la malsupra-maldekstra angulo.