[Tiu ĉi parto estas ĉefe por tiuj, kiujn mi renkontis persone dum mia vojaĝo, sed ĉiu estas kompreneble bonvena legi ĝin kaj partopreni]
Plej verŝajne mi ne konas vin ekdelonge kaj ne povos ekkoni vin pli bone: eble ne estos tempo por tio aŭ ni ne trovos komunan lingvon. Tial mi preparis tiun ĉi sekcion – ĝi konsistas el kelkaj demandoj, kiujn mi ŝatus starigi al vi. Se vi ne volas, ne povas aŭ ne kapablas – ne respondu al mi, sed simple pripensu ilin kaj respondu al vi mem. Tamen mi kompreneble ĝojus aŭskulti respondojn rekte de vi 🙂
- Kiu vi estas, vere? Kiuj estas plej gravaj elementoj de via identeco? Prezentu vin libere!
- Kio estas espero por vi? Kion vi esperas? En kio/kiu vi trovas esperon?
- Kion vi volas diri al la mondo? Kion vi deziras al la mondo? Kion vi ŝatus ke la mondo eksciu de vi?
- Rekomendu ian kulturaĵon (libron, kanton, filmon, artiston, poemon aŭ ion tute alian) – kiun vi ŝatas aŭ kiu iel gravas al vi. Estus bone se vi elektus ion de via propra, ne fremda kulturo. Se vi volas, klarigu kial vi elektis ĝuste ĝin.
Respondoj ĉu ridigaj aŭ tute seriozaj, longaj aŭ unuvortaj – respondu laŭplaĉe – plej gravas ke ili estu sinceraj.
Kaj laste, se vi permesus, mi ŝatus fari al vi foton. Mi portretas bonulojn renkontitajn survoje per mia fotilo. Portretoj helpas al mi memorigi renkontiĝojn, vivrakontojn kaj respondojn al supraj demandoj. Krome, mi kredas ankaŭ ke ĉiu meritas havi belan portreton!
Do se vi volas, pozu nature kaj komforte, sed ankaŭ digne kaj memfide – kaj fine ridetu (aŭ ne) al la lenso. 📷
Respondojn kun portretoj (laŭ konsento) mi ŝatus publikigi en mia Telegramkanalo, kaj eble en la Revuo Kontakto.
Sube troviĝas areto de hazardaj fotoj faritaj de mi dum miaj pasintaj vojaĝoj.