Malfortikaj kaj efemeraj, samtempe buntaj kaj travideblaj. Mirigas per siaj formoj kaj moviĝas leĝere.
Farado de gigantaj sapbobeloj estas simpla sed tre kontentiga okupo. Vojaĝante, mi okazigas bobelajn spektaklojn sur stratoj kaj parkoj kaj kundividas bobelan ĝojon. Foje spektantoj aprezas tion kaj enĵetas monerojn en mian dorsosakon. Mi kreis tiun ci retpagon por scivolemuloj kiuj satus mem fari tiajn bobelojn. Sube vi povas trovi la recepton por mem prepari la bobel-miksaĵon.
Se vi vidis mian spektaklon kaj ĝuis ĝin – vi povas subteni min.
Kaze de demandoj ne hezitu kontakti min.
Recepto por 1 litro de bobel-miksaĵo – se vi deziras fari pli, multipliku kvantojn de ingrediencoj proporcie.
Akvo
1 litro
normala kranakvo plej bonas
vazlavlikvaĵo
50 ml (proksimume 3.5 kulerojn)
ne ĉiu pladsapo same bone funkcias (persona rekomendo: Fairy)
guar-gumo
kvarono de kulereto (proksimume 1.5g)
‘sekreta’ ingredienco; kutime troveblas en grandaj superbazaroj (kiel Woolworths en Aŭstralio)
bakpulvoro
duono de kulereto (proksimume 3g)
Kelkaj konsiloj:
– komencu de mezurado de pladsapo kaj aldonu al ĝi guar-gumon. Poste ĝentile miksu ĝin kun akvo kaj aldonu bakpulvoron.
– por prepari ŝnuretojn, uzu kotonan ŝnuron, ĉirkaŭ 5mm-dikan
– la supra recepto estas simpla kaj efika, sed tute ne nura; por aliaj detalaj informoj kaj receptoj vizitu la sapbobelan Vikipedion kreitan de spertuloj el la tuta mondo!
– kiam la miksaĵo kaj la bastonetoj pretas – ĝuu bobel-arton! Memoru ke krom ekipaĵo, gravas ankau veterkondiĉoj (humideco kaj vento) kaj la tehniko de bobelfarado kiu venas el pacienca praktikado :>