Mallonge: mi planas ĉirkaŭiri la mondon, komencante kaj finiĝante en Pollando. Mi forveturas en majo 2025.
Kial mi vojaĝas?
- Mi kredas, ke, kiel ĉiu homo, ĉe la naskiĝo mi ricevis la tutan mondon – por esplori ĝin kaj serĉi feliĉon kie ajn ri volas, kaj samtempe – la devon respekti la lokojn, homojn kaj kulturojn, kiujn mi renkontas.
- Kio pelas min ekzerci ĉi tiun rajton estas mia fascino pri la beleco kaj diverseco de la mondo, kiujn ankaŭ vi reprezentas!
- Ĉi tiu vojaĝo estas ankaŭ por mi persona defio. Mi batalas kontraŭ miaj propraj malfortoj kaj serĉas mian propran lokon en la mondo. Mi kredas, ke ĉi tiu vojaĝo alportos al mi valoregan sperton, kiu servos al mi en la sekvaj etapoj de mia vivo.
– Dum mi vojaĝas, mi rigardas la malnovan mondon forpasi kaj la estonteco ŝajnas ege necerta. Mi observas la sintenojn de homoj en tempoj de tiu rapida ŝanĝo – kiel individuoj kaj komunumoj luktas loke kontraŭ la efikoj de tutmondaj problemoj: kreskanta socia maljusteco kaj la progresanta klimata kaj naturmedia krizo.
Mia vojaĝo baziĝas sur kelkaj ĉefaj ideoj.
La unua estas ordinara interhoma solidareco – sur ĝi baziĝas du ŝlosilaj konceptoj:
- petveturado – mia preferata vojaĝmaniero. Ĝi ebligas al mi ne nur trapasi distancon, sed ankaŭ ekkoni hazardajn bonkorulojn en siaj aŭtoj. Se vi estas unu el ili, dankegon!
Mi komencis petveturi kiel adoleskanto kaj ekde tiam ĝi ĉeestas en mia vivo. Mi ne kalkulas vizititajn landojn aŭ trapasitajn kilometrojn – estis multegaj; certas tamen ke petveturado ŝanĝis mian vivon.
- gastigemo. Kvankam mi ofte trankotas en mia tendo, mi ankaŭ estadas gasto de nekonataj, gastigemaj personoj, ekkonitaj ĉefe danke al interretaj servoj kiel Trustroots, couchers.org kaj PasportaServo. Foje mi ankaŭ tranoktas ĉe afablaj homoj hazarde renkontitaj survoje.
En pli stabilaj periodoj de mia vivo mi ankaŭ gastigis multegajn nekonatulojn kaj daŭre laŭeble strebas gastigi. Senpagaj gastigaj servoj estis ankaŭ objekto de universitata esplorado de mia magistra tezo.
Alia ideo same esenca por mia vojaĝo estas Esperanto. Ĝi estas la artefarita lingvo, kiun parolas internacia komunumo disĵetita tra la tuta mondo. Ĝi estas simpla, sed granda ideo do mi ne skribos pri ĝi pli ĉi tie – pliajn informojn pri ĝi vi povas trovi ekzemple en tiu ĉi retejo. Mi esploras Esperanto-mondon kaj renkontas aliajn parolantojn de la internacia lingvo. Tre verŝajnas ke nuntempe mi estas survoje por renkonti iun membron de tiu komunumo en via lando.

Tamen, ĉiu renkontita survoje homo gravas same al mi. Pro tio, mi ŝatus ekkoni vin pli bone.
Mi rakontas pri mia vojaĝo per mia Telegram-kanalo, en kiu mi fojfoje publikigas skribaĵojn, fotojn kaj filmetojn.

Kelkaj praktikaj informoj pri la vojaĝo:
– mi volas reveni al Pollando de alia flanko de terglobo
– por atingi tion, mi ŝatus vojaĝi surtere, petveture – laŭeble evitante aviadilojn
– pro multaj kialoj, mi minimumigas nombron de vizitotaj landoj
– survoje, mi ne havas specifajn cellokojn por viziti – mia vojaĝo baziĝas sur homoj. Mi celas renkonti personojn, kiuj povus esti miaj ‘gvidantoj’ en ilia ĉirkaŭaĵo – mi ŝatus vidi la mondon per okuloj de renkontitaj lokanoj.
– se mi ne havas kontaktojn kiuj iĝos mia sekva celloko, mi pluiras kaj ĝenerale fajfas pri urboj kaj vizitindaĵoj – tiam mi simple ĝuos trapasatajn kilometrojn, naturon kaj noktojn en mia tendo
– grava limigo estas mono – mia buĝeto estas relative malgranda por planita aventuro – eblas ke mi estos devigita fini mian aventuron kaj reveni al mia devenlando antaŭ atingo de mia celo.
– ne estas tempolimo – mi vojaĝas senhaste, sed ankaŭ ne volas prokrasti mian revenon senfine
Sube videblas la mapo kun markita itinero. ĝi estas tre proksimuma kaj povas ŝanĝiĝi je centoj da kilometroj – se troviĝas interesa persono por renkonti, mi povas ŝanĝi direkton kaj eĉ viziti apudan landon. Direkto: orienten.
