Verŝajne vi ekkonis min kiel Ulo, sed ĝi estas nur mia Esperanta kromnomo, pli facila por prononci kaj memori ol mia denaska nomo.

Mi nomiĝas Wojciech Oreszczuk kaj mi naskiĝis en 1995. Mi kreskis en kampara familio en orienta parto de Pollando; poste mi diplomiĝis pri juraj kaj ekonomiaj studoj (2017) kaj ekonomio de turismo (2020).
Profesie, mi spertiĝis laborante en neregistaraj organizoj kiel projektmastrumisto, youthworker kaj kunordiganto de volontulado; pasintece mi ankaŭ laboris kiel librovendisto.
Lastatempe mi daŭrigis kunlaboron kun neregistaraj organizoj pri kelkaj projektoj, tamen ĉefe mi efektivigas simplajn, portempajn laborojn en turismo aŭ agrikulturo. Tiel mi havas pli da libera tempo, kiun mi povas dediĉi al personaj celoj kaj aktivismo en diversaj kampoj. Mi ankaŭ vojaĝas multe kaj jam de kelkaj jaroj ne havas propran, konstantan loĝlokon. Mi strebas vivi simple kaj ne zorgi troe pri mono.
Pri tiu ĉi parto de mia vivo, mi rakontis iomete en mia podkasto “Esperantulo” (atentu: nur en la pola).
Aktivismo.
Aferoj al kiuj mi nuntempe dediĉas mian tempon kaj energion estas:
- Klimata aktivismo. Mi subtenas kaj laŭeble aktivas en la klimata movado Formorta Ribelo (Extinction Rebellion)
- Esperanto-movado. Mi aktive uzas kaj apogas la internacian planlingvon nomitan Esperanto. Nuntempe mi vojaĝas por renkonti aliajn Esperantistojn disigitajn tra la mondo. Pri la lingvo internacia legu ĉi-tie.
- Senlandlimismo. Mi agnoskas mian polan devenon, sed samtempe sentas min kosmopolita, forte subtenas kaj agadas en “No Borders”-movado.
Artoj.
Mi admiras ĉiujn provojn de kreema sinesprimo de homoj.
Aparte mi ŝatas la modernan arton kaj tiun ne kreitan de profesiaj artistoj, sed de hobiaj kreemuloj, sendepende kreantaj arton en ajna formo. Estas kelkaj specifaj artoj tre gravaj al mi:
- Kinarto havas grandan potencon kaj influis min multe. Mi ŝategas diskuti pri ĝi; en pola filma datumbazo mi taksis pli ol 800 titolojn kaj markis sekvajn 400 por spekti (mian profilon en filmweb.pl vi trovos ĉi tie, baldaŭ mi planas ankaŭ migri al imdb.com).
- Literaturo. Mi strebas legi kiel eble plej multe, ankaŭ vojaĝante. Foje mi eĉ legas librojn petveturante ĉe la vojrando. Mi konstruas mian propran bibliotekon en mia e-librolegilo kaj volonte akceptos rekomendojn de libroj por legi. Interesas min ĉiuj genroj, sed aparte nefikcia literaturo – ĉar dum/post mia vojaĝo mi provos ankaŭ verki en raportaĵa stilo.
- Muziko. Mi vojaĝas ne nur tra landoj kaj kulturoj, sed ankaŭ sonoj kaj ritmoj. Vojaĝante, mi provas kapti lokajn sonojn kaj kundividi ilin per ludlistoj en mia konto ĉe Youtube music. Bedaŭrinde, mi mem ne kapablas ludi instrumenton sed ŝategas vivan muzikon de ajna ĝenro, do se vi scias kie – gvidu min al kie muziko estas ludata!
Aliaj ideoj. Ĉi tie mi enmetas nubon de kelkaj ideoj aŭ konceptoj kiuj lastatempe al mi iel gravas aŭ kiuj inspiras min. Ĉiu estas alklakebla por ekscii pli pri ĝi (kutime al Vikipedia artikolo legebla aŭ tradukebla al aliaj lingvoj):
