𝙴𝚜𝚙𝚎𝚛𝚊𝚗𝚝𝚞𝚕𝚘 🌊
165 subscribers
1.27K photos
110 videos
24 links
ulo umas trans la mondo
Vidu: 𝙚𝙨𝙥𝙚𝙧𝙖𝙣𝙩𝙪𝙡𝙤.𝙣𝙚𝙩
Download Telegram
Laŭ legendo, Timor-insulo estas la korpo de granda krokodilo, kiu oferis sian vivon por ke la timoranoj povu setli sur ĝi. La krokodilo evidente kaŝis sub sia haŭto multajn hidrokarbonojn, kiujn lokanoj hazarde malkovris en la suda parto de la lando serĉante akvon.

Kvankam nuntempe la surteraj resursoj de oleo kaj gaso elĉerpiĝis, la Ministerio de Financoj mastrumas petrolean fonduson sume 18 miliardojn da dolaroj. Laŭ la daŭripova koncepto, la registaro elspezas nur la ĉiujaran gajnon de la investoj. La ministerio mem situas en moderna vitra turo — la ununura tiuspeca kaj la plej alta konstruaĵo en la tuta lando.

Ni ofte sidas en la korto sub ĝia ombro kaj observas la homojn-formikojn en elegantaj kostumoj laborantajn sur la supraj etaĝoj. Eble ankaŭ ili observas nin kaj nomas nin "formikoj" (se ne pli ofende). Aitarak Laran troviĝas en prestiĝa ĉirkaŭaĵo - en la urbocentro, proksime al la strando kaj inter altaj muroj de ambasadejoj. Tamen la vivkondiĉoj ĉi tie tute ne estas prestiĝaj.

Brikoj eroditaj de la mara influo, lado ĉiam rustita ĝis ekstremo, putritaj traboj kaj baŝoj — io ajn por apartiĝi de la najbaroj. Ĝi estas uma — domo — por centoj, se ne miloj da loĝantoj, grandparte infanoj kaj junuloj. Kaj nun ankaŭ por mi. 'Malae Bulak' - freneza blankulo - nomas min en ĉirkaŭaĵo, ĉar blankuloj neofte eĉ eniras la kvartalon. Jam pli ol du semajnojn, mi enplektiĝis en densan reton de homaj rilatoj, sed kolore elstaras, kiel 'kafe susu' - kafo kaj lakto.

Mi loĝas ĉe Letto, sed li malofte estas hejme. Antaŭ kelkaj monatoj li sukcese diplomitiĝis kaj, eĉ pli sukcese, trovis laboron. Li laboras kiel farmaciisto en kliniko sen ununura tago de paŭzo, ofte dum noktaj deĵoroj, por salajro de 150 dolaroj. Li daŭre ridetigas la mondon per sia vasta rideto, sed pli kaj pli ofte aspektas kiel zombio. Kiam li afable rimarkis al sia superulo, ke li estas elĉerpita, la respondo estis simpla: li ĉiam povas rezigni pri la laboro. Aldone, liaj noktaj deĵoroj eĉ pliiĝis.

La pluvsezono finiĝas kaj nia korto-futbalejo ŝanĝiĝas de marĉo al dezerto. La kurantaj infanoj levas nebulon de polvo. Ni enspiras ĝin trinkante kafon, kiu ne plu helpas al Letto resti veka, sed daŭre bongustegas. Kafo estas tre altkvalita kaj ekde kiam petroleoj elĉerpiĝis, ĝi estas ĉefa eksporta varo de la lando.

Mi demandas lin pri la ciferoj, kiuj aperas sur la muroj. Neniu parolemas pri ili. Sur lia (nia?) dometo videblas mallerta "300". Mi havis malbonan antaŭsenton, kaj fine Teo konfirmis ĝin: tiuj numeroj estas la markoj de la evikcioj. Kiel juristo, li atente observas la procezon, kiu okazas en Dili ĉiutage.

Tiuj numeroj estas nuntempa rezulto de tragika pasinteco. Post la teroro de la 90-aj jaroj, multaj homoj perdis aŭ forlasis siajn domojn. Onidire, la indonezianoj antaŭ foriro detruis la landan registron por pligrandigi la haoson. En 2006, pro nova tumulto, duono de la loĝantaro fuĝis el la ĉefurbo. Ekde tiam la urbo kreskas, lasante la administradon malantaŭe. La ŝtato, por kontraŭbatali la haoson, decidis ke areoj kun neklara leĝa statuso apartenas al ĝi.

Mi rimarkas tiujn numerojn ĉie en la urbo. Mi vidas ankaŭ buldozojn en agado kaj teron reduktitan al ruinoj kaj gruzo. Ŝprucita numero donas ŝancon por ricevi monan rekompenson, ĉiam nesufiĉan por komenci vivon aliloke.

Letto ne konas detalojn, aŭ ne volas paroli pri ili. Maun Diu el la najbara domo nur balbutas, ke eble dum ĉi tiu seka sezono. Buldozoj kutime alvenas neatendite. Al ilia bruo akompanas kriado kaj ploro de familioj, sed mizeraj konstruaĵoj ne rezistas multe.

Kiam plenumiĝos destino de Aitarak Laran, mi kunploros, sendepende kie mi estos.
💔3😐1
Ĝojan fiermonaton al ĉiuj! 🌈
Bondeziroj de teamo de la fondaĵo Codiva, kiu laboregas por igi Orientan Timoron pli amikema al kvir-minoritato kaj nun preparas fierparadon en Dili 💪
9🦄7🔥1
This media is not supported in your browser
VIEW IN TELEGRAM
"Jangan lelah, jangan menyerah, matahari akan datang menyapa. Tetaplah percaya pada cinta dan impianmu."

"Ne laciĝu, ne rezignu, la suno venos kaj salutos vin. Daŭre kredu je amo kaj viaj revoj"

- Iwan Fals, Ya Ya, Oh Ya...!

Kiel festivalemulo mi ne povis maltrafi ĝin. TasiFest, la sola muzikfestivalo en Orienta Timoro estis por mi unua muzikfestivalo ekde tro longe. Inter multaj bonaj koncertoj, la ĉefa stelulo estis sendube Iwan Fals - "indonezia Bob Dylan", ikono de folk-rock muziko pri amo, socia justeco, rezistemo, paco, espero kaj aliaj gravaj aferoj. Sursceneje li kundividas sian energion jam ekde 50 jaroj kaj pruvas ke aĝo estas nur numero 💥
6🔥4