Antaŭ ol mi rakontos pri kion mi faras en Alpoj, kaptu kelkajn impresojn de ĉi-jara sezono ❄️
Media is too big
VIEW IN TELEGRAM
En tiu ĉi filmeto okazos nenio speciala - simple ĝuu montaran etoson 🌄
Pri montara vivo
[6 minutoj de legado]
Venas printempo. Mi vidas kiel verda ondo alproksimiĝas de la valo kaj baldaŭ atingos min alte en montara masivo. Mi jam sentas ĝian odoron en pli varma venteto blovanta de malsupro. Tio memorigas ke mia sezona laborkontrakto baldaŭ finiĝas.
Mia jam tria vintro en Alpoj.
Mi neniam planis tiel vivi - tamen vivon regas hazardo. Hazarde, antaŭ jaroj, en iu franca vinejo mi renkontis gajan amikaron de junaj Portugaloj. Tiutempe mi estis finanta laboron en Centra Oficejo.Mi uzis ĉiujn restantajn feritagojn por iri kaj labori (kaj multege festi) kun ili. Ni amikiĝis tiom, ke ili proponis al mi aliĝi al ilia laborteamo en luksa hotelo por venanta vintro. Mi ne pensis longe - mi ĉiuokaze ne havis aliajn planojn kaj ne tre emis stabiliĝi, kaj vintron mi povus pasigi preparante vojaĝojn kaj ŝparante monon. Tiel mi trovis min en ĉarma skistacio, kun freneza internacia teamo de sezonaj laboristoj kaj pasigis 4 neforgeseblajn monatojn.
Sekva vintro surprizis min denove, kaj denove mi finiĝis en Alpoj. Nova loko, novaj homoj. La unua sezono estis tiom neforgesebla, sed ankaŭ tiom elĉerpiga ke mi ne planis ripeti ĝin kun la sama teamo en la sama loko (poste evidentiĝis ke mi ne povus eĉ se mi ŝatus, sed tio estas aparta rakonto...).
Post la dua (ankaŭ bonega) sezono mi decidis tamen denove serĉi pli bonajn kondiĉojn en alia loko.
Ĉiu sezono en alia skistacio en francaj Alpoj, kun aliaj bonuloj ĉirkaŭe, sed kun tute malsama dinamiko.
Sed kio do estas la laboro? Mi estas... purigisto.
Jes, ĝi ne estas pinto de miaj ambicioj. Antaŭajn jarojn mi laboris kiel oficisto en neregistaraj organizoj kaj fakte studis financan mastrumadon de hoteloj dum dua grado de miaj studoj - foje oni pensas ke laboro de purigisto estas por mi degrada. Tamen mi ne nur ege ĝuas tian laboron, sed eĉ fieras pri ĝi.
Laboro de purigisto, kiel ĉiu fizika laboro, estas fierinda kaj meritas aprezon - mi ŝatus ke ĉiu homo komprenu tion, kaj ke ĉiu fizika laboranto ricevu dignan agnoskon (kaj salajron). Tiel mi ankaŭ aprezas mian fizikan kapablon vivi tiom intensan vivon kaj traktas ĝin kiel persona defio. La unua sezono estis aparte intensa - mi fizike laboris ses tagojn semajne, restantan tagon uzadis por skii kiel eble plej multe kaj festis plurfoje dum ĉiu semajno.. Mi bedaŭras nenion!
Tia jara laborritmo, almenaŭ ĝis nun taŭgis al mi - mi laboras dum 3-4 monatoj jare kaj restas libera por resto de jaro. La salajro kutime ja estas baza, sed venas pluraj avantaĝoj: loĝado estas kutime senpaga kaj en sufiĉe bonaj kondiĉoj (saŭno kaj jacuzzi post skiado estas brilega afero!), sezonaj laborantoj ankaŭ pagas malpli en la skistacio. La laboro ja ne estas tre interesa, sed mi igas ĝin interesa! Mi profitas de libereco je koncentriĝi pri io alia kaj aŭskultas multegon de podkastoj, muziko, aŭdlibroj (mi neniam en mia vivo estis pli 'legema' ol nun, eĉ laborante en librovendejo) kaj lernas lingvojn. Tamen eble la plej grava avantaĝo de sezona laboro estas mirinda amikaro, kun kiu mi pasigas sezonojn: kunlaborante, kunloĝante, kunfestante. Sen tiu ŝlosila elemento mi neniam venus kaj certe ne revenus al Alpoj jam trian fojon. Mi tre bonŝancas kaj dankemas al sorto por renkonti tiom multajn mirindajn homojn sur mia vojo. Malfacilas priskribi tipajn sezonajn laboristojn ĉar ili estas tre diversaj. Mi dirus ke ĉiujn distingas libereca spirito: ni ĉiuj scias, ke ni kunvenas alte en montaro por tre limigita tempo kaj vivas tre proksime - eble pro tio ni decidas travivi kune donitan tempon tiom intense kaj festi kvazaŭ la mondo finiĝas?
Venante labori al skistacio unuan fojon mi tute ne pensis pri ties ĉefa altiraĵo - skiado. Mi neniam antaŭe skiis, interalie ĉar ĝi estas sufiĉe kosta amuziĝo - sed ne por 'sezonistoj'. Surloke, mi rapide kaptis kial ĝi tiom bonegas kaj komencis pasigi liberajn momentojn sur skideklivoj. Nun foje mi iradas skii eĉ dum longaj posttagmezaj laborpaŭzoj. Videblaj supre fotoj spegulas nur peceton de skia ĝojo, kiun plene komprenus eble nur aliaj skiantoj.

Foje mi rimarkadas malpli evidentajn avantaĝojn. En montaro mi vivas en relative verda kaj sana medio (en Pollando la aero en plejparto de grandaj urboj vintre estas laŭvorte venena). Post tri jaroj mi daŭre ne alkutimiĝis al montara belegeco videbla ĉirkaŭe. Laborrajtoj en Francio estas protektataj relative bone kaj mi profitas de sufiĉe bona sanasekuro. Mi loĝas komforte en la sama konstruaĵo en kiu mi laboras. Malgraŭ neoftaj malagrablaĵoj pro ĝenaj klientoj, mi ŝategas kutime havi kontakton kun gastoj en mia laborejo.
Malavantaĝoj? Kompreneble estas, sed relative malmultaj kaj malgravaj, do nerimarkindaj.
Ĉu mi rekomendas tian laboron? Klare jes, sed ne al ĉiu kaj ne por ĉiam. Mi mem ne planas reveni al Alpoj, sed tia sezono (aŭ tri) estas valorega vivsperto.
------
Tiu ĉi, tria sezono estas por mi la unua tiom trankvila - kaj tre bone, ĉar mi fine povas koncentriĝi pri preparado por forvojaĝo, kaj ekzemple, verkado de tiu ĉi teksto. :>

Ĝisdatige: verŝajne ebleco komenti afiŝojn fine aperis! por ebligi tion mi devis krei apartan babilejon - ĝi ankaŭ bonvenigas ĉiujn por babilado ;]
Krome, antaŭ nelonge mi aldonis duan ludliston en mia kanalo ĉe YouTube music - ĉi-foje de vinbera rikoltado :D
baldaŭ mi planas aldoni sekvan - de Alpa skistacio; ĉu vi preferus:
🫠 ion trankvilan (taŭgan por vintra raclette kun familio),
🎉 festeman (kiel après-ski en tipa drinkejo kun amikoj) aŭ
👌miksaĵon de ambaŭ? 😏

Telegram
𝘌𝘴𝘱𝘦𝘳𝘢𝘯𝘵𝘶𝘭𝘢 𝘣𝘢𝘣𝘪𝘭𝘦𝘫𝘰 💭
You’ve been invited to join this group on Telegram.
Printempas, sed mi daŭre Alp-umas kaj skiante hodiaŭ mi pensis pri kelkaj filmoj kiuj miaopinie tre spektindas, kaj samtempe iel rilatas al miaj montaraj spertoj:
Force Majeure (2014) estas dramo, en kiu naturaj fenomenoj influas familian vivon.
Riĉeta sveda familio feriumas en skistacio de francaj Alpoj - fono de eventoj sufiĉe bone spegulas mian montaran vivmedion. Elirpunkto de la dramo estas avalanĉo - kiu kvankam ne kaŭzas fizikan damaĝon, sed komencas avalanĉon de konsekvencoj por la familio. Avalanĉoj en Alpoj estas tute normalaj kaj kutime kontrolitaj okazaĵoj - kiam neĝas multe en skistacioj, oni kaŭzas avalanĉojn per eksplodmaterialoj antaŭ malfermo de skideklivoj. Mi foje aŭdas tiajn eksplodojn matene en mia ĉambro, senvole rigardante la fenestron kun solidaj kradoj de metalo, muntitaj pro avalanĉa risko.
Unu el lastaj scenoj prezentas alian fenomenon - neĝŝtormon. Ĝin mi plene komprenis antaŭ jaro, unuafoje spertante neĝŝtormon, sola, perdita alte en montaro. Ventero en montaro ŝanĝiĝas dinamike kaj tre malsamas depende de la alteco. Foje subita ŝtorma ondo surprizas skiantojn supre kaj... oni devas iel travivi. Tiam, eĉ meze de tago, videbleco malkreskas kaj oni povas apenaŭ vidi siajn skiojn. Mi neniam forgesos teruron de tiu sperto - kun vaste malfermitaj okuloj mi vidas nenion krom granda blankeco. Ĝi estas tiel kompleta ke mi ne havas referencpunkton kaj perdas mian ekvilibron - mi laŭvorte ne scias ĉu mi malsupreniras aŭ staras senmove; la impreson plifortigas la ventego kaj mi apenaŭ povas stari. Mi forte provas rimarki ion - informsignon, alian skiiston, arbon..
Mi ne volas spoil'umi tro, do mi nur diros, ke la neĝŝtormo estis klimakso de la filmo. Ĉu tamen finiĝis feliĉe? Rigardu mem ;]
Anatomie d'une chute (2023) estas Oscar-premiita kortuma dramo. Alpoj de Sudo estis tie nur ne-tiom-grava fono, sed mi pasigis antaŭan vintron proksime de loko en kiu ĝi estis registrata. Mi ankaŭ simpatiis kun ĉefrolulino pro simila lingvonivelo de la franca :D Krom tio, la filmo spektindas ĉar ĝi ne havas klaran konkludon pri kulpo de akuzinto - spektanto devas mem juĝi je kiu versio de evento ri kredas. Kulpa aŭ ne? Spektu kaj elektu!
Triangle of Sadness (2022) - okazas en la boato kaj ekzotika insulo. Kial ĝi troviĝas en tiu ĉi revuo?
Unuan sezonon en Alpoj mi laboris en sufiĉe luks(et)a hotelo. Ĝenerale mi multe ĝuis la sperton; laborkondiĉoj estis enordaj, la laborteamo estis perfekta, sed luksa etoso de la hotelo ne tiom plaĉis al mi. Laborantoj estis devigataj rideti bele kaj plenumi kapricojn de gastoj, kaj alie - resti nevideblaj kiel aero. Malgraŭ ĝenerale bona sperto kaj kutime tre ĝentilaj klientoj, tiu etoso iom pinĉis min kaj poste mi ne plu revenis al hoteloj pli ol 3-stelaj.
La filmo estas groteska satiro de rilatoj inter riĉuloj kaj laboristoj, kiuj interplektiĝas en kondiĉoj de lukso; koncepto iomete similas al tiu en televidserio The White Lotus. Filmita en brilega stilo, kun tre bona aktorado kaj scenaro (fakte, la filmdirektoro estas Ruben Östlund, kiu kreis ankaŭ Force Majeure).
Se vi spektis iun aŭ povas proponi plian por tiu revuo - ne hezitu komenti! :>
-----
Restas ankoraŭ lasta semajno de mia vintra laboro! Tiam preparado por la vojaĝo eniros novan, pli intensan fazon kaj eble mi provos aktivi pli ĉi tie :]